Uzantaj iloj

Retejaj iloj


songxa_gxardeno

Sonĝa ĝardeno

Teksto

El kio estas viaj revoj, viaj diro kaj muziko?
Ĉu ili flugas kiel mevoj aŭ pufas kiel sapveziko?

Rakontu pri la sonĝkoloroj kaj kantu pri l' vera amo,
la reciproka sen doloroj kaj ĝoju pri la tabasamo!
Ĉu ni envenu en sonĝa ĝardeno?
Sinue promenu en sonĝa ĝardeno
Ĝue forŝvenu en sonĝa ĝardeno

Amiko mia, plu ridetu, neniam ĉesu farbi la vivon,
viajn pensojn plu disĵetu, karesu dolĉe la kreivon!
Ĉu ni envenu en sonĝa ĝardeno?
Sinue promenu en sonĝa ĝardeno
Ĝue forŝvenu en sonĝa ĝardeno

El kio estas viaj revoj, viaj diro kaj muziko?
Ĉu ili flugas kiel mevoj aŭ pufas kiel sapveziko?

songxa_gxardeno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)