Amo, juna amo

Rimarko: komparu kun Amo, dia amo kaj Amo, dolĉa amo

Amo, juna amo, kie ni vin prenas?
[: Montoj vin ne naskas, homoj vin ne semas. :]

Amo, juna amo, foje mi vin ĝuis,
[: sed el mia mano longe vi forfluis. :]

Se vi, juna amo, sur montar’ ekzistus,
[: serĉi mi vin irus, mi la vivon riskus. :]

  • amo_juna_amo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)