E-teksto | Lusi RIMON |
---|
Ukraina popola kanto “Нэсэ Галя воду”.
Vd. ankaŭ tradukon de V.Kononjuk.
Portas Gala akvon
Portas Gala akvon,
L'vekto ritme zumas,
Apud ŝi Ivaĉjo
Trote alvinkumas.
- Gala, mia, Gala
Donu akvo-gluton,
Donu vin, beleta,
Vidi nur minuton!
- Estas jen la puto,
Trinku ĝis la sato.
Zorgas mi ĝardenon,
Ĝoju pro vidato.
- Vi ne aspergetas,
Kiom ajn mi plantas.
Kiom ajn mi flirtas
Tamen vi ne flatas.