Amu Min

Mi ne kuraĝas tiom peki
Pli bonon de l´destino peti
Ĉar multon jam donacis ĝi
Mia destin kaprica damo,
Mi vin ne trompis en iamo
Do amu min, dum vivas mi

Dum restas forto en la brako
Por levi glason da konjako
En mia bona kompani', -
Al vi vojaĝas mi pilgrime,
Al vi mi preĝas proze, rime, -
Do, amu min, dum vivas mi.

Refreno, 2-foje:

Do amu min, dum vivas mi

La ĝuo de kantad' senzorga
finiĝos morgaŭ aŭ post morgaŭ
Kvazaŭ fantoma iluzi'
Al mia voĉo sur kasede
vi gapos pigre kaj oscede,
Do, amu min, dum vivas mi.

Ah, mia sinjorin' aminda
Kunigis nin okazo blinda
Ĉu la komprenon donos Di'
Ke foje flugos ni fantome
Sen eblo kuni korpe, home?!
Do, amu min, dum vivas mi.

Ĉu nur ĉagreno ironia,
Aŭ pura am' en iro nia
Kion en viv' mi volus pli?
Ke daŭru plu la samaj strioj
De festoj miaj, plagoj miaj…
Do, amu min, dum vivas mi!

  • amu_min.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)