Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ankoraux_vivas_la_sopiro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ankoraux_vivas_la_sopiro [04.11.2015 13:59]
ankoraux_vivas_la_sopiro [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ankoraux Vivas La Sopiro ======
 +===== Teksto =====
 +Ankoraux vivas la sopiro
 +Auxskulti vian vocxon nur,
 +Per gxia varma melodio
 +Forkuri de la viva dur'.
 +Vin, kara, sole vin rigardi,
 +Timinte flanke de la mond',
 +//Per rememoroj karaj ardi,//
 +//Kaj felicxigxi per cxi songx'​.//​ (2-foje)
 +
 +Ankoraux cxiam tre volonte,
 +Jam sen malgxojo kaj dolor',​
 +Por songxoj teksas mi senvorte
 +Por reciproka ammemor'​.
 +Sed cxiam poste l'koro sendas
 +Vidajxon plenan de l'​amar',​ -
 +//Animoj niaj tiel fremdas//
 +//Irintaj iam kiel par'. // (2-foje)
 +
 +Nun, kiam estingigxis cxio -
 +La ama sent', la viva gxoj',
 +Kun trist' mi sentas ke nenio
 +Kondukos min laux sama voj'.
 +Sed pli ol tio evidente
 +Timigas min la perspektiv',​
 +//Ke iam mi indiferente//​
 +//Renkonti povos vin en viv'​.//​ (2-foje)
 +{{tag>​litero_a kanto}}