Uzantaj iloj

Retejaj iloj


san_diego

San Diego

Teksto/MuzikoRobert AUSTIN
E-tekstoDavid K. Jordan
KantasAlberta CASEY

Teksto

San Diego, San Diego, mi kora trankvil',
Plenumiĝo de l’espero, eldorada azil'!
Sub purpuraj montoj tra la klara atmosfer',
Super maraj ondoj videbliĝas la fier'.
Certa sento, eĉ ebrio, dum krepuska suna glor'
Konvinkemas min neniam de San Diego iri for.

Tra la tuta mondo mi vojaĝis ofte jam
Miris mi je montoj kaj je mara panoram'.
Unu loko logis min ĝis pripensas mi
nur ĝin mia kor' brulas pro ĝia flam'.

San Diego, San Diego, mi kora trankvil',
Plenumiĝo de l’espero, eldorada azil'!
Sub purpuraj montoj tra la klara atmosfer',
Super maraj ondoj videbliĝas la fier'
Certa sento, eĉ ebrio, dum krepuska suna glor'
Konvinkemas min ne iri de San Deigo, Hejm' de l’Kor'.

san_diego.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)