Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antauxen_ni_marsxu

Antaŭen ni marŝu

AŭtoroA. Methfiessel (1813)
E-tekstoFerdinand PFEILk. a.
Origina titoloHinaus in die Ferne

Teksto

Antaŭen ni marŝu
Kun laŭta kornoton',
Aŭdiĝu la voĉoj
Per vigla kantoson'.

Tra l’ mondo jam
Blovadas freŝa spir',
Libera, ĝoja viv' —
Nia korsopir'!

Kunuloj ni restu
Fidelaj ĝis la fin',
Ĉu morto minacas,
Aŭ paco ravas nin.

Salutas nin
La bluo de l’ĉiel’,
Allogas nin sama
Belega cel’.

Vivadu kapitano,
Li antaŭiras nin,
Sur venka la vojo
Ni ĝoje sekvu lin.

Li vokas nin
Al sankta la batal',
Regvidos ĉiujn fratojn
Al hejma val’.

Kuraĝe ni iras
Al morto.kaj danĝer',
Rekuras neniam
Pro pafo aŭ pro fer'.

Post morto eĉ
Ligados nin ruband'
Al nia hejma tero
En fremda land'.
antauxen_ni_marsxu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)