Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antauxen_tra_cxielaer

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

antauxen_tra_cxielaer [04.11.2015 13:56]
antauxen_tra_cxielaer [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Antaŭen tra ĉielaer'​ ======
  
 +^Auxtoro|Viktor T. Scheffel|
 +^E-teksto|Wilhelm Höscher|
 +^Origina titolo|Wohlauf,​ die Luft geht frisch und rein|
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +
 +
 +Antauxen tra cxielaer',​
 +Sidante ni rustigxas.
 +En sia granda, pura sfer'
 +La suno eklevigxas.
 +Ornamas la malpeza vest'
 +Nun la piedmigranton:​
 +Ni marsxu dum somera fest'
 +En belan Frankolandon.
 +
 +Cxasistoj glitas tra l' arbar',​
 +Ekbrilas ora greno;
 +La sxargxon portas la sxipar'​
 +Sur Majno nur kun peno.
 +Alvenos baldaux la auxtun'​
 +Por nia vinmontano:
 +Donacas vinon veran nun
 +Patrono Kiliano.
 +
 +Pilgrimoj pasxas tra la land',
 +Ondigxas la standardo;
 +Duvocxe sonas sankta kant'
 +De tiu pia gardo.
 +Volonte ja kunirus mi,
 +Sed pastro min rifuzas;
 +Kaj do mi faras tion cxi;
 +Mi sola min amuzas.
 +
 +Al ermitejo sur la mont'
 +Mi gaje supreniras;
 +De alta prasxtonega pont'
 +La landojn mi admiras.
 +Brilegas jen la Majnriver'​
 +Malsupren trafluanta:
 +Ho, estus en matenaer'​
 +Mi gaje ekfluganta!
 +
 +L’ ermit' ne estas en cxambret',​
 +Sed sur herbejo varma;
 +Mi vidas lin cxe la montet'​
 +Kun falcxistino cxarma.
 +Migruloj pregxas kun rapid':​
 +Donacu Di' „guteton"​!
 +Nenion auxdas la ermit'
 +Amante societon.
 +
 +Ermit’! Ne estas bona far’
 +Foriri el la cxelo;
 +Sendube kusxas barelar'​
 +Bonvina en la kelo.
 +Hojho ! Trinkajxon trovos mi:
 +Mi rompos la pordegon!
 +Pardonu, sankta viro vi,
 +Soifon kaj pekegon!
 +
 +{{tag>​kanto litero_a germana}}