Aŭtoro | Viktor T. Scheffel |
---|---|
E-teksto | Wilhelm Höscher |
Origina titolo | Wohlauf, die Luft geht frisch und rein |
Antaŭen tra ĉielaer',
Sidante ni rustiĝas.
En sia granda, pura sfer'
La suno ekleviĝas.
Ornamas la malpeza vest'
Nun la piedmigranton:
Ni marŝu dum somera fest'
En belan Frankolandon.
Ĉasistoj glitas tra l' arbar',
Ekbrilas ora greno;
La ŝarĝon portas la ŝipar'
Sur Majno nur kun peno.
Alvenos baldaŭ la aŭtun'
Por nia vinmontano:
Donacas vinon veran nun
Patrono Kiliano.
Pilgrimoj paŝas tra la land',
Ondiĝas la standardo;
Duvoĉe sonas sankta kant'
De tiu pia gardo.
Volonte ja kunirus mi,
Sed pastro min rifuzas;
Kaj do mi faras tion ĉi;
Mi sola min amuzas.
Al ermitejo sur la mont'
Mi gaje supreniras;
De alta praŝtonega pont'
La landojn mi admiras.
Brilegas jen la Majnriver'
Malsupren trafluanta:
Ho, estus en matenaer'
Mi gaje ekfluganta!
L’ ermit' ne estas en ĉambret',
Sed sur herbejo varma;
Mi vidas lin ĉe la montet'
Kun falĉistino ĉarma.
Migruloj preĝas kun rapid':
Donacu Di' „guteton“!
Nenion aŭdas la ermit'
Amante societon.
Ermit’! Ne estas bona far’
Foriri el la ĉelo;
Sendube kuŝas barelar'
Bonvina en la kelo.
Hojho ! Trinkaĵon trovos mi:
Mi rompos la pordegon!
Pardonu, sankta viro vi,
Soifon kaj pekegon!