Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_hotelo_de_pigra_hacxjo

La Hotelo de Pigra Haĉjo

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_hotelo_de_pigra_hacxjo.mid

Teksto

Nu ni iris for de Roto 1) post la fino de l’tondad',
Kaj celante al Sidnejo, ni marŝis laŭ la pad',
Kun “Matilda” 2) sur la ŝultro kaj havinda ĉeko, kaj
Ni tranoktis en hotelo apud voj' al Gundagaj'.

Refreno:

Ni tranoktis en hotelo apud voj’ al Gundagaj',
La voj' al Gundagaj', mejlojn kvin de Bunabraj'.
En hotel' de Pigra Haĉjo apud voj' al Gundagaj'.

Refreno

La trinkejo nin allogis kiel noktfalenon lum',
Ni estingis la soifon, per vino kaj per rum'.
La hoteloverŝistinoj al ni okulumis, kaj
Tie ni decidis resti apud voj' al Gundagaj'.

Post semajno da festad' la ĉeko elĉerpiĝis, do
Ni surmetis la “Matildan”, malĝoj' en ĉiu kor'.
La virinoj adiaŭis nin per lasta trinko, kaj
Iris ni el la hotelo apud voj' al Gundagaj.

Lasta refreno:

Ni foriris el hotelo apud voj' al Gundagaj',
La voj' al Gundagaj, mejlojn kvin de Bunabraj'
El hotel' de Pigra Haĉjo apud voj' al Gundagaj'.
1)
Roto = Ŝaftondejo en Nova Sud-Kimrio.
2)
Matilda = Dorspakaĵo.
la_hotelo_de_pigra_hacxjo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)