Muziko | aŭstralia popolkanto |
---|---|
MIDI | kaj_la_bando_valsi_matildis.mid |
Noto: En 1915, dum la unua mondmilito, aŭstraliaj kaj nov-zelandaj soldatoj elŝipiĝis ĉe Gallipoli por batali kontraŭ la turkoj. Ili malvenkis, kaj pli ol dek mil perdis sian vivon. Ĉiun jaron en Aŭstralio (Anzak-tago – la 25-an de aprilo), ni memorfestas per procesio tiun eventon – ne por laŭdegi militon, sed por ke ni ne forgesu la altan prezon, kiun oni devis pagi pro malamikeco inter la homoj de la mondo.
Junule mi portas dorssakon kun ĝoj',
libervive vagante survojen.
De rivera verdej' al la polva veprej'
«Valsigis Matildan»1) mi ĉien.
Sed en jar’ dek kvin, laŭ patruja vokad' -
«Al vi estu devo, ne plu la vagad'» -
Kun lada ĉapelo kaj pafilparad’
mi sendiĝis al granda milit'.
Kaj la bando «Valsi Matildis»
dum la kajon forlasis ni;
Je plaŭdo kaj flago kaj sono de plor’
ekvojis al Galipoli.
Ho, veras memoro pri terura tag',
de truego de Aŭstraliidoj.
Ho, sanga la strando en Suvla infer',
ni buĉiĝis kiel ŝafidoj.
Tutprete atendis Johano la Turk',
feroco-atake nin bombis f remdul';
En nur dek minutoj obusa tumult'
preskaŭ batis nin ĝis Australi'.
Kaj la bando «Valsi Matildis»
dum Suvla-Baja ruĝiĝ’.
Post korpenterigo je arabaŭ armeoj,
jen freŝa batala kuniĝ'!
Per kolektoŝipo revenis al kaj'
blinduloj, kripluloj kaj lamaj,
senkrure, senbrake, eĉ sen la mens',
al vivoj neniam la samaj.
Do morne mi pensis pri mia statur',
libero perdita kaj manko de krur'.
Ho, danke al Dio, atendis neniu
la patosan restaĵon de mi.
Kaj la bando «Valsi Matildis»,
Ho! kien la bela junaĝ’?
Soldatojn kaj vundojn amaso ignoris
kun forturnita vizag'.
Nun ĉiun Aprilon balkone mi sidas
por vidi paradojn pasantajn;
Kaj ĉiam observas malnovajn amikojn,
ankoraŭ fiere marŝantajn.
Kaj junuloj demandas, «Ho, kial nun marŝ’,
kun revoj de gloro kaj doloropaŝ',
nur la lacaj herooj pro militolac'?»
Kaj tutsame mi miras, eĉ mi.
Kaj la bando «Valsi Matildas»,
Fidele respondas la kor',
Sed triste la vicoj, kiel hanta memor'
tro baldaŭ malaperos for!