Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fluas_akvo_kontraux_akvo

Fluas akvo kontraŭ akvo

Muzikoĉeĥa popolkanto
Origina titoloTeče voda proti vodě
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
MIDIfluas_akvo_kontraux_akvo.mid

Teksto

Fluas akvo kontraŭ akvo,
vent’ ondaron faras,
/:knabineto bluokula
ĉe fenestro staras.:/

Vi ne staru ĉe fenestro,
venu jen alvoje,
/:se vi al mi kison donos,
kisos mi sepfoje.:/

Anstataŭ nur kison al vi
kisojn cent mi donos,
/:tiel mian amon al vi
ĉiuj homoj konos.:/

fluas_akvo_kontraux_akvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)