Aŭtoras Aleksandr MAKAREVIĈ, e-traduko de Jefim ZAJDMAN
Plej bona tago estos tuj,
Plenigu stratojn, la bonuloj!
Plej bona tago estos tuj -
Ni luktos kontrau malsaĝuloj.
Tro multe malsaĝulojn ni
Toleris malgraū ĉio vane,
Sed venis tempo, sonas kri':
“Al stratoj, la samideanoj!”
Al ĉiu donu po armil'.
L'amaso ja ne sen bravuloj,
Al ĉiu donu po armil' -
Kaj ne plu restu malsaĝuloj.
Jen falis lasta malamik',
Trumpeto venkon manifestas,
Nur tiam finkomprenis mi,
Malmulte kiom da ni restis.