Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aprilo

Aprilo

Aŭtoras A. SUĤANOV, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Nuna aprilo - nova alven'
De hela rev' sen vort'.
Kreskas glaci' -degelas splen',
Kvazaū pro varma vort'.
Gutoj printempaj tintas en flak',
Sonas en mi sen fals'.
Tago aprila tiras je brak'
Al primavera vals'.

Refreno:

Post disiĝo kun la vintro,
Banu la humidan teron
En baptuj' de suna bril',
April', april', april'.

Pasos eksplod' de ĉarma fort'
De tagoj, kiel tiu.
La sama dom', la sama kort',
Kvazaŭ la sugestio.
Tamen april', gutsonoril',
Jam ne plu logas min.
Nur tiu tago el la april' -
Sola aprila sign'.

Refreno
aprilo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)