Uzantaj iloj

Retejaj iloj


araneaj_nur_renkontus_nin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Araneaĵ' nur renkontus nin

TekstoIstván S. NAGY
MuzikoRóbert LOVAS
E-tekstoVilmos BENCZIK?

Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: “Pókháló van már az ablakon”. Origina kantisto: László ARADSZKY.

Teksto

Sur eta monto staras kabaneto,
min ofte kaptas revo pri l' pasint'.
Hom' ne iras al ĝi rendevui,
araneaĵ' nur renkontus lin.

La dolĉ' de l' intaj kisoj vivas arde,
mi tie per la brako tenis vin.
Jam delonge vi de mi foriris,
araneaĵ' nur renkontus nin.

En la revoj multajn noktojn tie estas ni,
silento regas nin en plena harmoni'.
Rave reva trem', sed venos la maten',
restos nur la dura taga pen'.

La kabanet' jam staras mute orfa,
mi tie per la brako tenis vin.
Hom' ne iras al ĝi rendevui,
aranoaĵ' nur renkontus lin.

araneaj_nur_renkontus_nin.1446642022.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)