Uzantaj iloj

Retejaj iloj


arbata_romanco

Arbata Romanco

Teksto kaj muziko de Bulat OKUDĴAVA
Traduko de V. BONDARJ
Kantas: Nataŝa Berce
CD-albumo: Feliĉo - de Andreo kaj Nataŝa Berce

Teksto

Antikva ornamento - romanco de l'Arbat',
En stratoj promenado sen la fino,
La glaso malplenita, feliĉo sen drinkad',
Saluto distriĝema de l'virino.

Refreno:

Amikoj, trankviliĝu, bonkora estas ŝi.
Feliĉe pasas horoj malrapide,
Ĉar tiu sinjorin' ne povas plu sen mi,
Ĉar esatas ŝi el mia rip' kreita.

Jes, tio estas am' - perei povas ni,
Perdiĝi, erarvagi, malaperi.
Kaj restas nure kanto pri l'tempo de pasi',
Pri karaj brakoj sub la nokt' ĉiela.

Refreno:

Amikoj, trankviliĝu, por ĉio estas lim'>
Se velkas herboj - tia estas sorto.
El kort' arbata iam min vokis malproksim',
Kaj nun atendas min la sama sorto.
arbata_romanco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)