Aŭtoras Mikaelo Bronŝtejn
Sonĝa ŝtona kant'
Por amant', gapant',
Paca onda plaŭd'
Por apenaŭ aŭd'.
Dum krepusk', trankvil'
Miras mil kaj mil
Promenantoj en
Urba nokt-seren',
Kaj tenere ĝis maten'.
Envolvas blanka nokt'
Gapantan turistaron.
Mutiĝas la admir'
En punco de l'aŭror'.
Sed venas plu Neva
La saman Baltan maron,
Kaj same haltas spir'
Ĉe svinga frap' de l'kor'.
En la marĉa kot' -
Sanga eŝafod'.
La kruela car'
Preĝas ĉe l'altar':
Mia sankta Di',
Pekojn havas mi, -
Venu mia pun',
Tamen amu nun
Mian urbon la fortun'!
Metronoma frap'… -
Grizas jam la kap',
Kaj retrovas vid'
Sangon sur granit'.
Trompas la vizi' -
Estas ros' - ne pli,
La matena ros' -
La aŭrora roz
Kisas urbon dum ripoz'.