Uzantaj iloj

Retejaj iloj


banala_amplifiki



Banala travivaĵo de juna knabo

Muziko/TekstoMicke ENGLUND
KantasAmplifiki

Teksto

Plena luno. Ĝi brilegis sur la plaĝon en noktomezo.
Tie staris geamantoj, kisantaj, brakumantaj, en verŝajna harmoni'.
Do la knabo: tre ebria pro la vino de la amo, li kaptis kuraĝon
kaj flustris al knabino: Mi tiom amas vin!
La knabino:
ŝi nur ridegis!
Kaj ŝi diris:
Vi estas tre dolĉa, sed unu el miloj, kiel sablo de la plaĝ'.
Min vivo atendas, mi ne volas halti.
Ĝis revido! Kison al vi!

Nun dezerta restas plaĝo, regas vento de la vintro,
kaj la ondoj bategas kontraŭ murojn de la kajo,
dum senĉesa fal' de pluv'!
Unu aĵo restas, de la tagoj de l' bontempo.
Estas la knabo tute sola. Laŭ la plaĝo li iradas
en revo pri la knabin'!

Povra knabo!
Nun li sopiras!

Ĉi tiu rakonto nur montras ke vivo similas al ondoj en mar'!
Pintoj kaj valoj, benoj kaj damnoj kunlaboras kiel jin' kaj jang'!
Vere necesas memori ke vivo simple estas aventur'.
Hieraŭ feliĉo, hodiaŭ tristeco,
sed sciu ke ni vivas nun.
Kaj nur nun.
Nek hieraŭ, nek morgaŭ!
Nur hodiaŭ!

Poŝtelefone

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

banala_amplifiki.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)