Uzantaj iloj

Retejaj iloj


banala_amplifiki

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

banala_amplifiki [04.11.2015 14:02]
banala_amplifiki [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Banala travivaĵo de juna knabo ======
  
 +^Muziko/​Teksto|[[Micke ENGLUND]]|
 +^Kantas|[[Amplifiki]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Plena luno. Ĝi brilegis sur la plaĝon en noktomezo.
 +Tie staris geamantoj, kisantaj, brakumantaj,​ en verŝajna harmoni'​.
 +Do la knabo: tre ebria pro la vino de la amo, li kaptis kuraĝon
 +kaj flustris al knabino: Mi tiom amas vin!
 +La knabino:
 +ŝi nur ridegis!
 +Kaj ŝi diris:
 +Vi estas tre dolĉa, sed unu el miloj, kiel sablo de la plaĝ'​.
 +Min vivo atendas, mi ne volas halti.
 +Ĝis revido! Kison al vi!
 +
 +Nun dezerta restas plaĝo, regas vento de la vintro,
 +kaj la ondoj bategas kontraŭ murojn de la kajo,
 +dum senĉesa fal' de pluv'!
 +Unu aĵo restas, de la tagoj de l' bontempo.
 +Estas la knabo tute sola. Laŭ la plaĝo li iradas
 +en revo pri la knabin'​!
 +
 +Povra knabo!
 +Nun li sopiras!
 +
 +Ĉi tiu rakonto nur montras ke vivo similas al ondoj en mar'!
 +Pintoj kaj valoj, benoj kaj damnoj kunlaboras kiel jin' kaj jang'!
 +Vere necesas memori ke vivo simple estas aventur'​.
 +Hieraŭ feliĉo, hodiaŭ tristeco,
 +sed sciu ke ni vivas nun.
 +Kaj nur nun.
 +Nek hieraŭ, nek morgaŭ!
 +Nur hodiaŭ! ​
 +
 +===== Poŝtelefone =====
 +
 +===== Tonsilabe =====
 +
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +
 +* http://​kafejo.com/​muziko/​sonoj/​BanalaTravivajhoDeJunaKnabo.mp3 - MP3-dosiero
 +
 +{{tag>​kanto litero_B esperanto}}