Uzantaj iloj

Retejaj iloj


blanka_nokto

Blanka Nokto

KD, kantas Ensemblo “Espero”. Tiĥvin. 2002.
Muzika aranĝo de Vera VLASOVA kaj Igorj VOLODIN. Sonreĝisoro - Lev RUMJANCEV. Producistoj - Aleksandr BELOV, Vasilij BARAŜKOV.

Antauxparolo

La ideo pri tiu ĉi disko ekĝermis en 1999, kiam la tri kantemulinoj la unuan fojon prezentis sin al la partoprenantoj de OkSEJT-39 en Tiĥvin.
Por ke la vero estu absoluta, endas diri, ke la ensemblo “Espero” agas en Tiĥvin dum multaj jaroj. Diversa estis konsisto de la grupo, ŝanĝiĝis programo, nur la kerno restis konstanta – inspirantino kaj gvidantino Vera VLASOVA, kaj poeto-kantaŭtoro Vladislav RAJSKIJ. Okazis multaj koncertoj por esperantistoj kaj por eksterespa publiko, sed mankis taŭgaj kondiĉoj por registro.
Jen do, en 1999 tiuj aperis finfine. En la fama altlernejo, prave posedanta la nomon de Rimskij-Korsakov, ekfunkciis sonstudio, kaj dum SEJT-39 estis farita la unua provo. Ĉiuj kantistoj de SEJT venis en la studion por prezenti sin en la kodisko "Nia norda urbet' festas verdan someron".
En la disko, kiu havis sukceson en Esperantujo, estis ankau tri kantoj de “Espero”. Verŝajne tiu sukceso plej grave inspiris la kantistinojn por plia laboro. Ili modifis la programon, poluris novajn kantojn, ordigis muzikaranĝon. Ĉefa zorgo estis, ke la internacian aŭskultantaron atingu bona dozo de rusa kanta kulturo, prezentita en digna nivelo. Ŝajnas al mi, ke la tuta teamo sukcesis plenumi la taskon, kaj mi fieras, ke mi havis honoron partopreni.
Mikaelo Bronŝtejn

Enhavo

blanka_nokto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)