Germana kanto, teksto de Mikaelo Bronŝtejn
La okuloj, la angoraj
Jam ne min karesas sente.
Restas nur en rememoroj
Helaj tagoj de l'printempo.
Refreno:
Sento fora restas kun mi, -
Anna-Maria vi, sola vi.
Plu ne logas, ne konsolas
Pala luno en ĉielo.
Koro ploras, koro solas…
Anna-Maria, mia bela!
Anna-Maria ĉiuloke,
Kiel sonĝo el iamo,
Ĉu la mevoj krias voke,
Ĉu alvokas fora amo.