| Muziko | Melodio de Adeste fideles | 
|---|---|
| E-teksto | Poul THORSEN | 
| MIDI | antihimno.mid | 
Ding-dong, ding-dong,
raspa sonorilo
vane disvokas tra matena seren'.
El la nebulo 
trudas sin la julo
per voĉo iom raŭka,
hezite kaj mallaŭta, 
apenaŭ eble-aŭda
en griza maten'.
Sparko-arko,
falsa sunleviĝo
treme brilanta ekvidigas sin.
Bunta kermeso
kun abio-lezo,
neona kandelaro
sur ĉiu trotuaro
per sia frida ardo
fremdigas nin.
Ha-le-ju-ne,
rita bonfaremo
tuj forgesita en la nova jar'.
“Julo” tro bisa,
tro uzado misa.
Perdita vojo retro
al la infana kredo,
ĉar baras la obsedo
de julo-vulgar'.