Muziko | A. NOVIKOV |
---|---|
Teksto | L. OŜANIN |
MIDI | himnodejunularo.mid |
Juna gento de l’ mondo,
kiu revas pri vivo en pac’,
por feliĉa estonto
luktu kontraŭ milita minac’!
Sur la maro, sur tero
nin firmigas espero,
ke junularo, en solidaro
marŝas sur nova voj’.
Refreno:
Limojn rompas, ne rekonas
nia kant’, juna kant’ nova kant’!
De ĉi kanto ehe sonas
mia land’, via land’, ĉiu land’.
Dum tuta ter’ revas
kun ni nun pri la liber’,
tra la mondo venke flugas
nia kant’, juna kant’, nova kant’!
Muziko | A. Novikov |
---|---|
Teksto | L. Oŝanin |
Traduko | J. Miŝin kaj G. Gusev |
MIDI | himnodejunularo.mid |
Versio, aperinta en la papera kantaro “Eternaj kantoj” en Bulgario en 1985.
Junular' diversgenta,
revas ni pri la paco sur Ter'.
En la jar' ŝtormoventa
luktas ni por feliĉa liber'.
Sur la tero kaj maro
aŭdu min, junularo,
ĉiu junaĝa donu la manon,
venu al ni amik'!
Refreno:
Kantas kanton amikecan junular',
junular', junular'.
Ne forvelkos nia kanto dum miljar',
dum miljar', dum miljar'!
Nun tiu kant'
ripetiĝas en la mondrefren'.
Ne forvelkos nia kanto dum miljar',
dum miljar', dum miljar'!
Ŝtala tondro milita
ĉiam sonas en nia memor',
sango kune verŝita
amikecon sigelis en kor'.
Do, honestaj anime,
kune marŝu sentime,
bono popola,
hela morgaŭo
estas en nia man'!
Refreno
En la koroj kun ardo
ni ripetas la ĵuron de l' jun',
nia sankta standardo
de homrajtoj leviĝas al sun'.
Ree nigra minaco
fosas tombon al paco.
Luktu honesto,
kontraŭ tempesto,
kontraŭ milita flam'!
Refreno
Muziko | A. Novikov |
---|---|
Teksto | L. Oŝanin |
Traduko | I. Miŝin, K. Gusev, N. Rytjkov |
MIDI | himnodejunularo.mid |
Versio el lernolibro “Bazo de Esperanto” (“Основы эсперанто”) de I. V. Sergeev, Moskvo, 1961.
Junular' diversgenta,
Revas ni pri la pac' kaj liber',
En ĉi hor' ŝtormoventa
Luktas ni por feliĉ' sur la ter'.
Sur la tero kaj maro
Aŭdu nin, amikaro,
Ĉiuj junaĝaj
Donu la manojn,
Venu al nia vic'!
Refreno:
Kantas kanton amikecan junular',
Junular', junular',
Kaj ne mortos tiu kanto dum miljar',
Dum miljar', dum miljar'.
Nun tiu kant'
Ripetiĝas en
Tutmondrefren'
Kaj ne mortos nia kanto dum miljar',
Dum miljar', dum miljar'.
Ŝtala tondro milita
Ne forvelkas en nia memor',
Sango kune verŝita
Amikecon sigelis en kor'.
Vi, honestaj, do nune
Ĉiuj staru ni kune,
Homa feliĉo,
Hela morgaŭo
Estas en nia man'!
Refreno
En la koroj kun ardo
Ni ripetas la ĵuron de jun'
Nia sankta standardo
De homrajtoj leviĝu al sun'.
Vane nigra minaco
Fosas tombon al Paco, –
Ĉiu honesta
Arde protestu
Kontraŭ milita flam'!
Refreno