Uzantaj iloj

Retejaj iloj


procesio_multkolora

Procesio Multkolora

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA

Teksto

Ne antaŭ ol la placo mergiĝis en silento,
Ne antaŭ ol komplete trakviliĝis la publik',
Nur kiam diras la gvidanto, “nun estas la momento”,
Malfermiĝas la kurtenoj, komenciĝas la muzik'.

Kontraŭ la dekoracio, ekdancante sur melodio,
Aperas iluzio, aperas siluet'.
Ĝi kaŭzas emocion, ĝi akiras simpation,
Ĝi eltiras ovacion per kirliĝa piruet'.

La rakonto komenciĝas, tipoj figuriĝas,
La publiko amuziĝas per marioneta parodi'.
Laŭvivaj elementoj, kiel amo kaj potenco,
Simpleco kaj dekadenco, montriĝas de podi'.

Refreno:

Procesio multkolora preterpasas al okul'.
Rigardi ĝin ŝajnas kiel rigardi en spegul'.
La petolaĵoj, la malicaĵoj de la marioneta rond'
Similas vere la kutimojn de nia propra homa mond'.

Ĉu la figura historio estas trista tragedio,
Aŭ nur frivola komedio, sen profundo kaj moral'?
La malriĉuloj, la prosperuloj, la virtuloj, la krimuloj,
Ĉiuj estas fervoruloj por sia propra ideal'.

Interkverilante, fiflatante, konspirante,
Opinion emfazante per sakraĵo kaj blasfem',
La figurant' obskura, la korifeo senhumura,
La hero karikatura, ĉiu baraktas por si mem.

Refreno

En la societo plenda, malkontenta, kaj ofenda,
De aliaj sendependa nur ŝajnas arleken'.
Kelkfoje furioza, lentugoza, senripoza,
Sed ĉiam virtuoza, ĝi moviĝas en aren'.

Ĝia sendisciplina rolo plaĉas al la popolo,
Ĝi estas la simbolo de memstareco kaj liber'.
La finalon ĝi prezentas kaj kiam fine ĝi silentas,
Al publik' ĝi riverencas, per modesta manier'.

Refreno, (2-foje)
procesio_multkolora.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)