Muziko | M. Kaczurbina |
---|---|
E-teksto | Wiesław Tomaszewski |
MIDI | la_pego.mid |
Kiu en arbaro
frapas frapu-frap —
frapu-frapu-frap-frap,
frapu-frapu-frap?
Kiu tutan jaron
batas batu-bat —
batu-batu-bat-bat,
batu-batu-bat?
Jen sinjoro Pego
pinon prikuracas —
de sub ŝel' noculojn
serĉas plu senlaca!
Ĝi ja en arbaro
frapas frapu-frap —
frapu-frapu-frap-frap,
frapu-frapu-frap!
Ĝi ja tutan jaron
batas batu-bat —
batu-batu-bat-bat,
batu-batu-bat!
Pinoj, kverkoj kreskos —
frapu-frapu-frap,
novaj domoj estos —
batu-batu-bat!
Kreskos pinoj, kverkoj —
frapu-frapu-frap,
estos novaj mebloj —
batu-batubat!
Ĉar sinjoro Pego
arbojn prikuracas —
de sub ŝel' noculojn
serĉas plu senlaca!
Arboj sane kreskos —
frapu-frapu-frap,
domoj belaj estos —
batu-batu-bat!
Kreskos sanaj arboj —
frapu-frapu-frap,
brilos benkoj, tabloj —
batu-batu-bat!