Uzantaj iloj

Retejaj iloj


steloj_en_cxielo

Steloj En Cxielo

Rusa popola kanto, tradukis Mikaelo Bronŝtejn

Teksto

Nupte vestitan gardemon en klaro
Sonĝis mi - tie ni estis kun vi!
Steloj ĉiele, steloj en maro,
Steloj en koro de mi.

Flustron folian aŭ bruon de vento
Sorbas avide nun mia anim'.
Fundo rigarda, de lipoj silento…
Amas mi, amas mi vin!

Naĝas noktombroj laŭ vasta kamparo.
Amo kaj ĝoj' - en feliĉa uni'!
Steloj ĉiele, steloj en maro,
Steloj en koro de mi.

steloj_en_cxielo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)