Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hazarde

Hazarde

Tekstojopedan
Muzikojxak le puil
Kantasjxak le puil

Teksto

Hazardo, sur la polva bret'
Kuŝadis longe la libret'
Vi legis ĝin sen ia pet'
Interesiĝis pri projek'.

Vi strebis tra la granda mond'
Kun parolantoj al renkont'.
Vi iam pensis pri refond',
Ĝis trovo de maljuna rond'.

Vin tie ne plu regis sol'
Progresojn ĝuis vi sen vol'
Vi skribis pene pri l’ idol'
Al vi alvenis ĉi-parol':

«Vi estas nova la talent',
Kaj vin ni laŭdos sen atent';
El nia ŝima mortotent',
Vi vekas nin per ĝojosent'».

Kaj daŭrigis iom la progres',
Laboris vi sen ia ĉes',
Pri ĉiuj temoj sen permes'
Vi ne plu estis nur promes'

Ĝis kiam venis la mesaĝ',
La senesper' de via aĝ';
Vin oni taksis pri malsaĝ',
Foriris vi el tiu kaĝ'.

Hazarde sur la polva bret',
Kuŝados longe la libret',
Vi legos ĝin sen ia pet',
Interesiĝos pri projekt'.

hazarde.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)