Uzantaj iloj

Retejaj iloj


valso

Valso

Aŭtoro A. SUĤANOV, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Kiom senbrue taga rad' jaron muelas,
Post februaro ankaū mart' baldaū degelos.
Ŝajnas hieraū sen konsol' ventoj nur ĝemis,
Sed sur la kampoj neĝtavol' jam ekmalhelis.
La, la …
Vidu, la vintro jam forlasas nin.

Kaj la printempo kun pluveg', freŝaj folioj
Cedas al suno, kies reg' estas en ĉio.
Nure nevola mana sving' je rememoroj,
Kiel narkotis la siring' per bonodoroj.
La, la …
Vidu, printempo jam forlasas nin.

Kiom senbrue taga rad' jaron muelas,
Post februaro ankaū mart' baldaū degelos.
Ŝajnas hieraŭ sen konsol' ventoj nur ĝemis.
Kion do en la vivorol' ni ne komprenis?
La, la…
Vivo salutas nin kaj tuj - adiaŭ.

valso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)