Uzantaj iloj

Retejaj iloj


senpromese_senperfide

Senpromese senperfide

TekstoJon Johnson
MuzikoJon Johnson
EsperantigoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Anna)

Akordoj

G Dsus4/F# Em7 Cadd9 Bm7sus4 A7sus4 A7 D D/C D/B C add9 Am Am7 D D7

G Dsus4/F# Em7 Cadd9 Bm7sus4 A7sus4 A7 D D/C D/B C add9 Am D G
G Em Cadd9 Am7 D7

Teksto

Kvankam birdoj kantis pri printempalven’
Mian menson regis mallum’ kaj ĉagren’
Ensorĉita de reĝino
kiu zorgis ne pri mi
Tial dancis mi tre peze dum festen’

Estis vi ja en la sama situaci’
Havis amikon bonan sed deziris pli
Nu, ni ambaŭ malesperaj
kaptis horojn da tener’
Almenaŭ unu nokton amon sentu ni

Matenmanĝo dum en la sun’ venonta tag’
Paradizas la verdec’ kaj blua lag’
Konfesantaj ke ni sonĝis
pri aliuj en la kor’
Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag’

Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri’
Tamen malallogis esti ĉio por vi
Estis sento reciproka,
ni decidis simple ke
Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni

La somero paŝis, kun foje man’ en man’
Foje estis ni kuniklo, foje ran’
Ridis, ludis geamantojn
nepre nur en la moment’
Jen facile ni konsentis laŭ la plan’

Amorantoj – jes, sed amiĝintoj ne
Mi apartenis al reĝino, mia fe’
Sed en viaj sonĝoj nun
pli ofte ekaperis mi
Ho, mi timas tiajn vortojn, aĥ kaj ve

Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min
Ĉu ni diru: “iom pli” aŭ “jen la fin’”
Dolorigas la okazo daŭre,
supoze vin eĉ pli,
Kiam devis mi nei vin

senpromese_senperfide.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)