Aŭtoroj nekonataj.
Ĉiu tage ĉiu hore
per vortoj per kantoj
salutataj estu ĉiuj
pacaj batalantoj.
Refreno:
Salut' al vi salut'
salut' al vi salut'
en plena kor' je ĉiu hor'
salut' al vi
Kiel brila sunradio,
kiel mara ondo,
nova sento disvastiĝu
tra la tuta mondo.
Refreno
Nova sento disvastiĝu
tra la tuta mondo.
Tuthomaro estu unu
familia rondo.
Refreno