Muziko | Václav KOLSKÝ |
---|---|
Esperanta teksto | Jan FILIP |
Sub la verda flag´ ni preĝas Vin,
ho, eterna estro de la mondoj.
Donu, ke la pac´ etendu sin
sur la tero, eĉ sur maraj ondoj.
Refreno:
Glor´ al Dio, paco al homar´,
estu sur la ter´ dum ĉiu jar´.
Ni penegas, ke la tuthomar´
jam interpaciĝu, trankviliĝu.
Malaperu la malama bar´,
ĉiuj homoj la fratar´ fariĝu.
Benu nian pacan penon, Di´,
ĉar vi estas mem boneco ama.
Certe ja deziras ankaŭ vi,
ke en mond´ estiĝu pac´ ĉiama.
Stelo de la paco, de l´ esper´
sur la verda flago nia estas.
Brilu ĝi sur tuta nia ter´,
kiu ĝis nun en batalo restas.
Nia kolegaro, penu ni,
ke sub nia flag´ tutmond´ stariĝu,
ke la paca monda harmoni´
kun la ben´ de Di´efektiviĝu.