Muziko kaj teksto de Radajev.
SEJT estas mallongigo por Sovetia Esperantista Junulara Tendaro, tradicia aranĝo de SEJM (… Movado)
Aŭtun' trapluvis kaj degelis vintro,
de l'printempaj tagoj pasis gutsonor',
Jen venis reen atendata somero,
denove la verda stel' brilas sur nia vel'.
Refreno:
Dum tuta jar', dum tuta jar' logis nin renkonto,
dum tuta jar', dum tuta jar' revis ni pri SEJT,
kun amikar', kun amikar' enui estas honte,
bonvenon ĝoj' (bonvenon!) al nia tendarej'!
Verda lum' de l'espero en bona kunveno,
kie pro belkantoj sonas homkorar'.
Ĉie floras ridoj, pliboniĝas animoj,
en okuloj ĉiuj vi legas sen erar':
Refreno