Teksto | János VISKI |
---|---|
Muziko | Ernő ROSSA |
E-teksto | Alfonso PECHÁN |
MIDI | pionirfanfar.mid |
Jen sonas pionirfanfar',
pri ni fieras ĉiu en tuta land'
Ni marŝas tra la mont' kaj val',
Eĥas tra kampoj nia kant'.
Refreno:
||:Brilas la sun' al nia rond'
Vastas pejzaĝ' ĝis horizont'
Venu ĉi tien kamarad'
Ĉiam ni triumfos en konkurad'.||
Flugas la kant' al malproksim',
De novaj ventoj fragras jam nia flag'
Donu la manon sekvu nin,
Al suproj gvidos nia vag'.
Refreno:
||Brilas…
Kun la popol' en solidar'
Man' en mane marŝas ni en kunagad',
Vivu la brava junular'
Venu ĉi tien kamarad'
Refreno:
||Brilas…