Muziko | ĉeĥa popolkanto |
---|---|
E-teksto | Jan Filip |
Origina nomo | Holka modrooká |
MIDI | ino_bluokula.mid |
Ino bluokula, sidu ne ĉe l’ akvo flua,
ino bluokula, vi evitu ĝin!
En rivera profundaĵo se vi dronus, ho, domaĝo,
ino bluokula, vi evitu ĝin!
Ino bluokula, sidu ne ĉe l’ akvo flua,
ino bluokula, vi evitu ĝin!
Riverakvo ronde iras - bluokulojn ĝi altiras,
ino bluokula, vi evitu ĝin!