Muziko | Melodio de: Paa det jævne eller / Strömt herbei, ihr Völkerscharen |
---|---|
Esperanta teksto | Poul Moth |
De antikva temp' batalis
proletaro por liber',
kaj viktime multaj falis,
kaj kun sang' ruĝiĝis ter'.
Miloj en karcer' suferis
turmentitaj de burĝar',
/: kiu ĉiam nur konkeris
la potencon per murdar' :/
La tiranoj havis penon,
ke rompiĝu proletar',
ĝin ĵetadis en katenon,
ĝin murdadis sen rajtar'.
Solidaro ne mortiĝis.
Ĉiam la proleta fort'
/: ribeladis; kaj kreiĝis
por prolet' pli bona sort'. :/
Tuta mond' nun en obskuro
kuŝas, kaj la laborist'
subjugita de la duro
de l’ kruela militist'.
Aŭdu la katensonoron!
Ĉie laborista sang',
/: ĉie murdoj; ĉiun horon
krias pro suferoj lang' :/
Kiel post antaŭaj batoj
ree venos glora tag';
ree marŝos tra la stratoj
proletar' sub ruĝa flag'.
Restariĝos ligo forta
de l’ tutmonda proletar'.
/: Tiam de l’ batal' ĝismorta
komenciĝos la prepar' :/
Malaperas oldaj klanoj,
malhelpegoj en labor'.
Samsentante, samlingvanoj,
ĉiulande sama mor'
la popoloj mem ariĝas
en batalo por liber'.
/: Eĉ se l’ vojo nun bariĝas,
venkos proletar' sur ter' :/