Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_hejma_vort

La hejma vort'

Teksto/MuzikoDragutin DOMJANIĆ
E-tekstoZvonko REHORIĆ

Teksto

Jam birdoj dormetas,
Arbaroj kvietas,
De mia kantado la ond'
Aŭdiĝas tra valo,
Arbusta densaro,
Plej bela el ĉiuj en mond'.

Jen ĉie am' frata
Kaj hejmo amata,
Mi trovus ĝin eĉ en la sonĝ'.
Konata en vojo
Aŭdiĝas el ĝojo
Ĉi hejma karega la vort'.

Al koro ĝi varmas
En rido eĉ ĉarmas,
Dum tristo kunploras pri l' sort'.
Nenio pli belas
Al koro pli celas,
Ol hejma karega la vort'.

la_hejma_vort.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)