Uzantaj iloj

Retejaj iloj


batalkanto

Batalkanto

MuzikoMelodio de: Røde Ungdom
Muziko 2melodio de: Wenn wir schreiten Seit' an Seit'
Esperanta tekstoLudwig PUFF

Teksto

Ekbatalu kun kuraĝ'
Proletaro ĉiulanda!
La mizero estas granda,
Nia venko sendemanda
/: Se ni unuigos nin. :/

Unuigu lingve vin,
Rompu ĉiujn lingvajn barojn!
Transpontigu eĉ la marojn!
Montru socialismajn farojn!
/: Esperanton lernu ni! :/

Esperanto nia il',
Socialismo nia celo!
Brilu esperanto-stelo!
Estu sennacia ĉeno,
/: Kiu interligos nin! :/

Fratoj el la orient',
Okcidento, sud’ kaj nordo,
Mem ekprenu vian sorton!
Streĉu ĉiujn viajn fortojn!
/: Liberigu lingvo vin! :/

Helpu, kara kamarad',
Disvastigu la ideon!
Portu esperanto-stelon!
Ĝi heligu nian celon!
Marŝu ni kun nia stel',
Al la socialisma cel'!

batalkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)