Muziko | Melodio de: Røde Ungdom |
---|---|
Muziko 2 | melodio de: Wenn wir schreiten Seit' an Seit' |
Esperanta teksto | Ludwig PUFF |
Ekbatalu kun kuraĝ'
Proletaro ĉiulanda!
La mizero estas granda,
Nia venko sendemanda
/: Se ni unuigos nin. :/
Unuigu lingve vin,
Rompu ĉiujn lingvajn barojn!
Transpontigu eĉ la marojn!
Montru socialismajn farojn!
/: Esperanton lernu ni! :/
Esperanto nia il',
Socialismo nia celo!
Brilu esperanto-stelo!
Estu sennacia ĉeno,
/: Kiu interligos nin! :/
Fratoj el la orient',
Okcidento, sud’ kaj nordo,
Mem ekprenu vian sorton!
Streĉu ĉiujn viajn fortojn!
/: Liberigu lingvo vin! :/
Helpu, kara kamarad',
Disvastigu la ideon!
Portu esperanto-stelon!
Ĝi heligu nian celon!
Marŝu ni kun nia stel',
Al la socialisma cel'!