E-teksto | Euxgeno PEREVERTAJLO |
---|
Turista popola kanto.
La finaĵo de la kanto kvazaŭ ilustras por ni la severan lingvodisciplinon en SEJM (Sovetia E-Junulara Movado) - ja la kaŭzo por rekonsciiĝi estas aŭdo de krokodilado…
Ni pace iris kun amik',
oho - oho,
ni pace iris kun amik',
oho - ho - ho - ho - ho,
ni pace iris kun amik',
aperis granda ŝton',
aperis granda ŝton',
oho - ho - ho.
Ĝi trafis la amikon (kaj) …
amiko falis tuj …
Mi donis al li manon (kaj) …
ne prenas manon li …
Mi kraĉis al vizaĝ' de li …
ne kraĉas reen li …
Mi donis al li brandon (kaj) …
Ne trinkis brandon li …
Mi batis per piedo lin …
senmove kuŝis li …
Kaj tiam mi komprenis (ke) …
amiko mortis jam …
Mi fosis por li kavon (kaj) …
kaj enterigis lin …
Mi plore krokodilis (kaj) …
kaj volis iri for …
La tero ekmoviĝis (kaj) …
ekstaris la amik' …
Li drinkis tiun brandon (kaj) …
Kaj kraĉis al vizaĝ' ….
Li batis per piedo min …
kaj kraĉis al vizaĝ' …
Kaj tiam mi komprenis -
Amiko vagabond' -
Turist'-esperantist'
oĥo, oĥo