Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marina

Marina

Teksto/MuzikoRocco GRANATA
E-tekstoOtello NANNI

Origina titolo: Marina

Teksto

Mi arde enamiĝis al Marina
tre ĉarma kaj tre gaja brunulino…
Sed amon mian tute ŝi neglektas:
kiel konkeri ŝian koron do?

Ŝin iam mi renkontis tute sola,
rapida iĝis mia bato kora.
Kaj kiam aŭdis ŝi la amdeklaron,
ŝi kison al mi donis kun fervor'…

Refreno

Marina, Marina, Marina
mi volas edziĝi al vi.
Marina, Marina, Marina,
mi estas freneza pro vi!


Brunulino kara,
ho belaĵo rara,
vi ne devas min forlasi
ho ne, ne, ne, ne, ne… (2-foje)

marina.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)