Teksto | Szilárdi Edit? |
---|---|
Muziko | Szilárdi Edit? |
E-teksto | L. Szilvási, en 1975 |
Kantas | ? |
Lundmatene vekiĝis, ke tutan mondon ŝanĝos vi,
tamen marde viaj pensoj foras jam de temo ĉi.
Refreno:
nanna na nanna …
Merkrede per nenifaro pasas via tuta tag'
Posttagmeze ĵaŭde vi rendevuas kun la knab'
Refreno
Vendrede kondutu bone, vizitos vin la amat'
Sur la lito post amoro konvulsios via kap'
Tutsabate revadas vi pri l' vespera diskotek'
Sed je l' deka pro ebrio vomas jam en tualet'
Refreno
Dimanĉe eĉ tagmeze vi kuŝas sur la lito,
Inter tualet' kaj lit' kondukas via voj'
(sed)
Lundmatene vekiĝis, ke tutan mondon ŝanĝos vi,
tamen marde viaj pensoj foras jam de temo ĉi.
Refreno