Bela estas, bela estas Zagorje la verda,
Zagorje la verda
bela estas, bela estas Zagorje la verda,
Sed pli belas blanka Zagreb-urb'.
Cep', butero, kremo, lakto, ovoj kaj terpomoj
ovoj kaj terpomoj
cep', butero, kremo, lakto, ovoj kaj terpomoj,
ĉio iras al la Zagreb-urb'.
Vi sidiĝis, vi sidiĝis, jam maŝino fajfas,
jam maŝino fajfas
vi sidiĝis, vi sidiĝis, jam maŝino fajfas,
kaj veturas al la Zagreb-urb'.
Kuru Janko, kuru Janko, trajno jen forkuros,
trajno jen forkuros
kuru Janko, kuru Janko, trajno jen forkuros,
vi ne iros al la Zagreb-urb'.
Ĝi forkuru, ĝi forkuru, jam bilet' enpoŝas,
jam bilet' enpoŝas
ĝi forkuru, ĝi forkuru, jam bilet' enpoŝas,
mi ja iros al la Zagreb-urb'.