Esperanta teksto | N. NEKRASOV |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala teksto | D. BEDNY |
Kiam la patrin' al mi adiaŭis,
/:Mia tuta famili' nin ĉirkaŭis. :/
Kien do, bravulo, he! vi foriras?
/: Kio do al ruĝarme' vin altiras? :/
Ĉu vin logis per envi' malamikoj?
/: Fartos bone eĉ sen vi bolŝevikoj! :/
Ĉu vi iras laŭ ordon'? Ĉu volonte?
/: Ja pereos sen bezon' vi estonte! :/
La patrino — griza hom' pro vi estas.
/: Por labori en la dom' multo restas :/
Patra hejmo gardos vin sendanĝere.
/:Geedziĝu kun knabin' vi prefere! :/
Vi ne cedas laŭ dezir' — diablo prenu! —
/: Pli ni ŝatos post konkir' la edenon :/
Vi feliĉe loĝos kun la edzino!“ —
/: Tiam mi kliniĝis nun al patrino. :/
Kaj al tuta diris mi familio:
/: Ne pri mi bedaŭru vi do pro dio! :/
Se ni estus, kiel vi, malsaĝuloj,
/:Plej mizere sidus ni en anguloj. :/
Se nin ĉiujn senzorgem' kaptus vante,
/: Mem ni restus sub la prem' por konstante.:/
Ruĝarmeon iras mi ne por balo —
/: Kontraŭ burĝa tirani' al batalo! :/
Por paroli kun magnat' — solrimedo:
/: Al la dika ventro — bat' per piedo! :/
La edeno — ne de l'band' tirania:
/: La plej bela, kara land' Sovetia!” :/