Bela flandranino

Muzikoflandra popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloLa Flamande et le Français
MIDIbela_flandranino.mid

Li:
“Bela flandranino mia
adiaŭi devas mi,
pezas min demand’ alia,
amon sentas mi al vi,
eble alian koramanton
vi post nelonge havos tuj,
ĉar intencas en Brabanton
veni trupoj de Aŭstruj’.”

Ŝi:
Francoj al mi simpatiaj,
kvankam mi brabantanin'
kaj la amaj sentoj miaj
celas tute sole vin.
Kaj por neniu fremda ulo
restas la lok' en mia kor',
pli ol mia brun-okulo
estas vi por mi valor'!

  • bela_flandranino.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)