Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bela_holando

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bela Holando

Esperanta tekstoAdriaan KLOEK
Tipotraduko
Originala plenumoMooi Holland

Teksto

Holand' estas ĉarma land'
veluraĵ' kun duna rand',
suka estas la paŝtej',
violeta l' erikej'.

La printempa litkovril'
reverdigas kampojn mil.
Laŭte la bovin' parolas;
idoj ĝiaj jen petolas;
sonas la muzik' kaj kant'
Holand', Holand' estas diamant'.

Dum somera sunobrul',
la kampara laborul'
ŝvitpenadas en la maro
el ondanta orspikaro
de maten' ĝis nokta hor',
Holand', Holand' kun unika glor'.

Kolorigas la aŭtun'
la aleojn flavaj nuna.
Flav' kaj bruno sin displektas;
l' oro ĉien sin direktas;
ĉio estas pura or':
Holand', Holand' estas nur kolor'

Dum la vintro sur glaci'
gaje glitveturas ni;
ni pafadas nin per neĝo,
la donac' de l' vintra reĝo.
Jen surprizo post surpriz'
Holand', Holand' estas paradiz'.

bela_holando.1367079424.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)