Muziko | George Rathbone |
---|---|
Esperanta teksto | Louise BRIGGS |
Originala titolo | Twinkle, twinkle, little star |
Duvoĉa kanono.
Brilu, brilu, eta stel',
diamanto sur ĉiel'!
Diru, kio estas vi,
tiel alta super ni?
Kiam suno estas for,
antaŭ brilo de Aŭror',
venas via lumigil',
kara eta nokta bril'.
Vojaĝanto dankas vin,
ĉar vi nokte gvidas lin.
Ĉu la vojon vidus li,
se ne brilus tiel vi?