Belajn florojn ni elektu

Muzikohungara popolkanto
TekstoSándor Weöres kaj Amy Károlyi
E-tekstoImre Szabó
MIDIbelajn_florojn_ni_elektu.mid

Teksto

Belajn florojn ni elektu
kaj girlandon pompan plektu
Floroj estu la salut',
se la buŝon kaptos mut'

Rozo meze de l'girlando,
miozotoj ĉe la rando:
“Kore ni salutas vin,
vivu longe, ho, patrin'!

QR-Kodo
QR-Kodo Belajn florojn ni elektu (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net