Berlino sen vi

Tekstoi.d.c.
Muzikoi.d.c.
E-tekstoi.d.c.
Kantasi.d.c.

Teksto

Se vi dirus tion pli frue
Eble mi irus ĝis la stacidom'
Repreni mian monon, forgesi pri la vojo
Se vi dirus tion pli klare
Eble mi ne agus kiel metronom'
Kaj aŭskultus vian voĉan sonon por la unua fojo

Berlino sen vi estas urb' sen harmoni'
Estas trista, trista, amasloĝej'
Berlino sen vi lasas min sen energi'
En la trista, trista amasloĝej

Se vi dirus pli frue
eble mi irus ĝis la flughaven'
Por aĉeti biletojn por ambaŭ ni
Se vi dirus tion pli klare
Eble mi vivus sen tiu ĉagren'
Nun aŭskutus vian voĉon kun emoci'

Sed Berlino sen vi estas urb' sen harmoni'
Estas trista, trista, amasloĝej'
Berlino sen vi lasas min sen energi'
En la trista, trista amasloĝej

Por mi la pejzaĝ' de trista amasloĝej'
Urba vizaĝ, neniam iĝos la hejm' de mia plej kara dezir'

Se vi dirus tion pli frue
Eble mi restus en tiu vilaĝ'
Kaj ne indus komenti kial Petro iris for…

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Berlino sen vi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net