Muziko | ĉeĥa popolkanto |
---|---|
E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip |
Origina titolo | Měsíček svítí |
MIDI | luneto_brilas.mid |
/: Luneto brilas, kaj mi nun iras
al kara, al kara, al amatin'. :/
/: La hm' subiris, mi ne ĝisiris;
mi perdis vojon, eĉ mian ĝojon:
nun de mi forlogis ŝin arbarist'. :/
/: La amo mia ja estis pia,
rompita kion nun valoras ĝi? :/
/: Feliĉa estu, kaj bela restu!
Rozo alia estos ja mia,
bone odoras eĉ alia roz'. :/