Uzantaj iloj

Retejaj iloj


birdeto_kantis_sur_tili

Birdeto kantis sur tili'

AŭtoroM. Rüthers
E-teksto„Verda Stelo“, (Frankenberg i. S.)
Origina titoloEin Vöglein sang im Lindenbaum

Teksto

Birdeto kantis sur tili'
Dum varma nokta hor’. —
Aŭskulte revis nur pri ŝi
Profunde mia kor'.
Kunigis kanton en aer'
Kun bonodor' tili';
De malĝojeco kaj mizer'
/: Mallaŭte ploris mi. :/

Sub la tili' en lasta jar'
Je l’man' mi tenis ŝin.
Sub la tili' en lasta jar'
La amo ligis nin.
Je mia brusto sen ĉagren'
Ŝi do apogis sin;
En feliĉega ĉirkaŭpren'
/: Mi fajre kisis ŝin. :/

Ripozas pace sub tili'
Nun mia kor-trezor';
De mia amrevaĵ’ al mi
Nur restis la memor'.
Birdeto kantis sur tili'
Dum varma, nokta hor’. —
Aŭskulte revis nur pri ŝi
Profunde mia kor’.

birdeto_kantis_sur_tili.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)